Kabineto de Irano | ||
---|---|---|
دولت جمهوری اسلامی ایران | ||
Jurisdikcio | Irano | |
Lando | Irano | |
Dum | 4-a de februaro 1980 - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kabineto de Irano (perse فيليددولت ایران, Heyatedovlat-e Iran) estas oficiala korpo en Irano konsistanta el registaroficistoj, ministroj, kaj elektita sub la gvidado de la Prezidanto de Irano. Ĝia konsisto devas esti aprobita per voĉdono en la irana parlamento. Laŭ la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano, la prezidanto povas eksigi la membrojn de la kabineto, sed li devas fari tion skribe, kaj la novaj nomumitoj devas denove ricevi la aprobon de la parlamento. La kabineto kunvenas ĉiun semajnon sabate en Teherano. Tamen, kromaj kunvenoj povas esti okazigitaj se la cirkonstancoj postulas tion. La prezidanto prezidas la kunvenojn. la supera gvidanto de Irano havas la aŭtoritaton maldungi kabinetmembrojn kiel ekzemple ministroj kaj vicprezidantoj, same kiel la prezidanton, en ajna momento, sendepende de la decidoj de parlamento [1][2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search